Gutenberg Orchestra Rezignu la peton registri sian anglalingvan revuon kiel varmarkon!

Gutenberg Orchestra Rezignu la peton registri sian anglalingvan revuon kiel varmarkon!

開始日
2021年1月2日
署名の宛先
Sugatsuke Masanobu(Prezidanto de Gutenberg Orchestra)
署名活動成功!
242人の賛同者により、成功へ導かれました!

この署名で変えたいこと

署名の発信者 La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki エスペラント図書館

English, Anglais, la angla, 英語
Français, French, la franca, フランス語
日本語, Japanese, Japonais, la japana


De kiam mi konatiĝis kun Esperanto en mia 14a jaro, mi lernas kaj uzas la lingvon jam 25 jarojn kiel mian duan lingvon. Krom gastigi homojn el 16 landoj pere de Pasporta Servo, mi konatiĝis kun multaj parolantoj de Esperanto. Esperanto estas neastataŭigebla afero por mia vivo.

Sed je la 15a de decembro 2020, neatendite aperis anglalingva revuo, kiu titolas sin “ESPERANTO”. Enhavo de la revuo apenaŭ rilatas al nia lingvo Esperanto. Mi tuj iris kontroli ĉe Japana Patentoficejo, kaj malkaŝiĝis ke la firmao Gutenberg Orchestra, kiu lokas sian oficejon en Tokio, Japanio, provas posedi ekskluzivan rajton pri sia revuo, en la kampoj de paperaj revuoj kaj de elektraj eldonaĵoj sub la registro “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” (numero de registropeto: 2020-136377).

Esperanto estas propra lingvo. Estas kulturproprigo ke la anglalingva revuvo “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” provas registri sin kiel varmarkon.

Kiel vi scias, la kreinto de la lingvo, L.L.Zamenhof, rezignis ĉian rajton pri Esperanto kaj transdonis ĝin al la tuta mondo en 1905. (t.e. Bulonja Deklaracio.)


Danke al tiu kuraĝa decido de nia Majstro, Esperanto povis kaj povas travivi kaj progresi jam 133 jarojn, kiel la lingvo neŭtrala kaj malfermita al la plej diversaj homoj kaj estas uzata de nekalkuleblaj homoj en la plej diversaj lokoj en la tuta mondo.


Estas la afero kun la limdato por plendi ĉe la japana patentoficejo.


Pri varmarko de Gutenberg Orchestra, pluraj advokatoj konsilas ke oni traktu la aferon tre serioze, ĉar tio certe influos Esperanto-movadon en la plej diversaj landoj en la mondo.


Tial ni lanĉis ĉi tiun petskribon por protekti Esperanton kaj kulturon de nia lingvo.


Ni petas al la firmao Gutenberg Orchestra rezigni la ekskluzivan rajton, nome, la varmarkon “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE”, por tio ke povu Esperanto esti ĉies kaj nenies kaj malfermita al plej diversaj homoj, kion deziris L.L.Zamenhof.


Kaj ni petas al Universala Esperanto-Asocio kaj al Japana Esperanto-Instituto protekti la tradicion kiun heredis kaj proteksits niaj antaŭuloj generacion post generacioj ĝis nun por ke la lingvo Esperanto progresu kiel la lingvo ĉies kaj nenies sur la bazo de Bulonja Deklaracio.

La detalo de la problemo (06.Jan.2021)

署名活動成功!

242人の賛同者により、成功へ導かれました!

このオンライン署名をシェア

このオンライン署名のQRコードです。スマートフォンなどの画面上で表示させるほか、ダウンロードしてチラシやポスターなどの印刷物に使うこともできます。QRコードをダウンロードする

意思決定者(宛先)

  • Sugatsuke MasanobuPrezidanto de Gutenberg Orchestra
  • Duncan ChartersPrezidanto de Universala Esperanto-Asocio
  • Kitagawa IkukoPrezidanto de Japana Esperanto-Instituto
  • Shibuya NaoyukiPrezidanto de Tokyu Agency
  • Okada MasashiPrezidanto de Tokyu Land Corporation